¿QUIÉN ES PETER?
Más detalles
Editorial:
Año de edición:
2018
ISBN:
9781595693723
Páginas:
234
Idioma:
Tamaño:
21,6 x 14 cm
Categorías adicionales:

Marina che la limo (Originala romano en Esperanto)

Sten Johansson

Tapa blanda
Sinopsis

Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj  Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...
 
Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado. 
 
Sten Johansson estas unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Li estas majstro de la novelarto, verkis krimroma­nojn kaj modernstilajn, realismajn prozaĵojn, kaj ekde 2008 ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. 
 
"Marina ĉe la limo" estas lia naŭa originala romano en Esperanto.Plurajn el la personoj de la libro la leganto eble memoros el "Marina" (Mondial, 2013). Tamen Marina ĉe la limo estas sendependa verko. 
 

Vendido por Podibooks
Puntuación del vendedor (0/5)
24,53 €
IVA incluido
FREE PENÍNSULA
AÑADIR AL CARRITO
keyboard_arrow_up